Call for participation/Appeal letter/eo

From Strategic Planning

Estas malfacile imagi al si ke antaŭ malpli ol unu jardeko, Vikipedio ne ekzistis. Nun, 330 milionoj da homoj uzas Vikipedion ĉiumonate, kaj igas ĝin la plej ofte uzata interreta sciejo tutmonde. Centmiloj da volontuloj konstruis kaj pluvivigis la diversajn vikimediajn projektojn en la pasintaj ok jaroj.

Kvankam ni atingis multon, ni ankoraŭ estas multe for de la atingo de nia idealo de mondo, en kiu ĉiu unuopa persono povas libere partopreni la sumon de ĉia homa scio. Kiel ni povas plukonstrui sur nia sukceso por venki la defiojn antaŭ ni? Malpli ol unu kvinono de la tutmonda loĝantaro havas aliron al la reto. Dum centmiloj da volontuloj nuntempe kontribuis al vikimediaj projektoj, ili ne reprezentas plene la diversecon de la mondo. Multaj elektoj estas antaŭ ni, dum ni laboras por konstrui tutmondan movadon por krei kaj disdividi liberan scion.

Ni startas jar-longan prodeduron por evoluigi strategian planon por la vikimedia movado. Konkrete, ni provas kompreni:

  • Kie ni estas nun?
  • Kie ni volas esti post kvin jaroj?
  • Kiel ni iros de ĉi tie tien?

Helpu al ni trovi la respondojn al tiuj ĉi demandoj. Priesploru ilin, konkretigu ilin, rigardu kion ili signifas por nia idealo kaj niaj valoroj. Jen kvin rimedoj laŭ kiuj vi povas helpi:

  • Aliĝu al laborteamo. Ni organizas labortemanojn kiuj esploros pri malsamaj temoj kaj produktos aron da rekomendoj rilate al ili. Petu por partopreni, aŭ kreu viajn proprajn laŭcelajn grupojn.
  • Sciigu al ni kiel vi povas helpi. Se vi estas spertulo en unu el la temoj pri kiuj ni umas, aldonu vin al nia spertula datumbazo. Tio ebligos al laborteamoj kaj aliaj volontuloj atingi vin, se ili havas demandojn, kaj vi povas respondi kiam vi havas tempon.
  • Publikigu viajn ideojn. Verku propononon en la strategia vikio, kaj helpu organizi kaj plibonigi la proponojn kiuj jam estas tie. Diskonigu ideojn per via blogo, en diskutlistoj kaj en sociaj retoj kiel Identi.ca, Twitter kaj Facebook. Indiku tiujn diskonigojn per #wikimedia aux faru ligilon al la strategia vikio tiel ke aliaj povas vidi ilin.
  • Gastigu konversaciojn pri strategio. Por evoluigi bonajn planojn, ni bezonas larĝan partoprenon. Ne eblas ke la laborgrupoj povos paroli kun ĉiu kiu havas ideojn pri la estonteco de Vikimedio. Tiel vi povas helpi: gastigu viajn proprajn konversaciojn pri strategio, persone aŭ rete, kaj publikigu la rezultojn en la strategia vikio. Ekzistas ŝablonoj kaj iloj por gastigi strategiajn rondojn Pri la strategia vikio.
  • Parolu al ni. Reagu al la strategia teamo. Rakontu al ni viajn ideojn, viajn esperojn, viajn timojn, viajn celojn por la projektoj. Aldonu reagojn al la strategia Vikio, aŭ sendu retmesaĝon al strategy@wikimedia.org.

Se vi ne povas partopreni, ĉu vi konsideros donaci monon por subteni tiun ĉi gravan projekton? Donaco rekte subtenos niajn tutmondajn libersciajn programojn. Ni bezonas ankaŭ volontulojn por kontribui al niaj projektoj, plibonigi nian teknologion, kaj subteni nian laboron alimaniere.

Tiu ĉi jarcento donis al ni mirindan ŝancon por transformi nian civilizacion, kaj por krei samajn ŝancojn por ĉiuj homoj. Ni esperas ke vi povas partopreni en nia laboro por kunhavigi scion kun ĉiu homo sur la planedo.

Sincere,

Michael Snow Prezidanto, Vikimedia Fondaĵo

Jimmy Wales Fondinto de Vikipedio kaj Vikimedia Fondaĵo

Email responder

Dankon por sendi mesaĝon al la teamo, kiu evoluigas la strategion de Vikimedia Fondaĵo. Via mesaĝo atingis nin kaj estos legata tiel rapide kiel eble. Ni baldaŭ kontaktos individuojn elektitajn por laborgrupo. Vi povas ankaŭ libere mem krei laborgrupon propran, uzante la materialojn en la strategia vikio (http://strategy.wikimedia.org) por raporti pri viaj ideoj kaj rekomendoj.

Plej bonajn dezirojn, kaj dankon pro via helpemo,

Sincere

Sitenotice

  • Helpu konstrui la estontecon de {{SITENAME}} kaj la parencaj projektoj! <a href="http://URL">Legu leteron </a> de Michael Snow kaj Jimmy Wales.

Title

Letero de Michael Snow kaj Jimmy Wales.

Button

Volunteer now